Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Amo estas kav' obskura...

Amo granda, amo pura,
amo estas kav' obskura.
Mi enfalis, en ĝi sidas,
kaj nek aŭdas jam, nek vidas.

Paŝtas mi la patran gregon,
sed ne aŭdas tinton, blekon;
grenon tretas tuta ar' de
ŝafoj, — mi rimarkas tarde.

La tornistron panjo mia
ŝtopis per manĝaĵo ĉia,
kaj mi perdis ĝin feliĉe,
nun mi fastos do sufiĉe.

Patro, panjo ne konfidu
ion al mi, pretervidu
la erarojn, ja ne klaras
al mi mem, kion mi faras.